mardi 8 décembre 2009

Changement d'adresse / Adressxangxo

Vous pouvez à présent me retrouver ici :
Vi nun povas trovi min cxi-tie :

http://www.ipernity.com/blog/loic.roussain
(pour mon blog en espéranto / por mia blogo nur esperante)

OU / AUX :
http://carpehoram.blog50.com
(seulement en français / nur france)

IMPORTANT : Déménagement / Translogxigxo

IMPORTANT : Déménagement / Translogxigxo

Bonsoir à tous ! Je déménage ! Je transfère en effet, à partir d'aujourd'hui, mon blog http://blogloic.blospot.com vers
http://www.ipernity.com/blog/loic.roussain, beaucoup plus fréquenté par les espérantistes ! Cela va prendre du temps, bien sûr, mais ... j'en ai !

à bientôt, donc !

Eo :

Saluton al cxiuj ! Mia blogo translogxigxas, ekde hodiaux. Fakte, tie oni povas trovi ... multe pli ol esperantistoj !

Do, gxis baldaux !

Amike,

Loïc / Loiko

mercredi 4 novembre 2009

Je mourrai d’un cancer de la colonne vertébrale (Boris Vian) / Mi mortos pro spinkancero

Je mourrai d’un cancer de la colonne vertébrale (Boris Vian)

Je mourrai d’un cancer de la colonne vertébrale
Ce sera par un soir horrible
Clair chaud parfumé sensuel

Je mourrai d’un pourrissement
De certaines cellules peu connues
Je mourrai d’une jambe arrachée
Par un rat géant jailli d’un trou béant

Je mourrai d’un éclat de voix
Crevant mes oreilles
Je mourrai de blessures sourdes
Infligées à deux heures du matin
Par des tueurs indécis et chauves

Je mourrai sans m’apercevoir
Que je meurs Je mourrai
Enseveli sous les ruines sèches
De mille mètres de coton écroulé

Je mourrai nu ou vêtu de toile rouge
Ou cousu dans un sac avec des lames de rasoir
Je mourrai peut-être sans m’en faire
Du vernis à ongles aux doigts de pieds
Et des larmes plein les mains

Je mourrai de voir torturer des enfants
Et des hommes étonnés et blêmes
Je mourrai rongé vivant
Par des vers Je mourrai
Les mains attachées sous une cascade

Je mourrai un peu beaucoup
Sans passion mais avec intérêt
Et quand tout sera fini
Je mourrai


Esperanto :

Mi mortos pro spinkancero
Okazos dum abomena vespero
Luma varma parfumita voluptema

Mi mortos pro putrado
De certaj malmulte konataj ĉeloj
Mi mortos pro kruro elŝirita
De giganta rato elŝpruciĝinta el faŭka truo

Mi mortos pro voĉkrio
Krevanta miajn orelojn
Mi mortos pro silentaj vundoj
Puntruditaj je la dua horo matene
De hezitemaj kaj kalvaj murdistoj

Mi mortos sen ekrimarki
Ke mi mortas Mi mortos
Vind-kovrita sub la sekaj ruinoj
De mil metroj de falinta kotono

Mi mortos nuda aŭ de ruĝa ŝtofo vestita
Aŭ kudrita en sako kun razklingoj
Mi mortos eble serena
Kun ungoverniso sur miaj piedfingroj
Kaj miaj manoj plenaj de larmoj

Mi mortos pro vidi turmentitajn infanojn
Kaj mirigitajn kaj palegajn virojn
Mi mortos viva, ronĝita
De vermoj Mi mortos
Manoj kunligitaj sub akvofalo

Mi mortos iomete aŭ multe
Sen pasio sed kun interesiĝo
Kaj kiam ĉio finita estos
Mi mortos









dimanche 1 novembre 2009

Légende de l'Ankou / Bretona legendo : "Ankuo".


("le Télégramme", 1er novembre 2009)

Ankuo
« Oni priskribas lin kiel altegan, maldikan viron, kun longaj kaj blankaj haroj, kun vizaĝo ombrita delarĝa felta ĉapelo , jen kiel skeleto volvita en mortotuko, kaj kies kapo senĉese turniĝas supre de la spino, jen kiel ventomontrilo ĉirkaŭ sia fera tigo, por ke li povu ĉirkaŭpreni, per unu ekrigardo, la tutan regionon, kiun komisiite li traveturos », skribis Anatole Le Braz .
Laŭ la legendo, Ankuo estas la unua forpasinto en la jaro.
En Okcidenta Bretonio (la parto de Bretonio, kie oni parolas la bretonan lingvon), la morto havas serviston nomatan « Ankuo », kies rolo estas kolekti la animojn de la mortintoj.
Se temas pri virino, l’Ankuo altiros multajn virinojn. Se temas pri viro, multajn virojn, kaj se temas pri infano, multajn infanojn.
L’Ankuo ankaŭ havas siajn proprajn itinerojn kaj, en pluraj bretonaj vilaĝoj, oni klarigas, ke la spuroj de lia sinistra ĉareto videblas sur tiuj vojetoj. Kelkfoje tiu ĉaro aŭdeblas , kaj por la aŭdinto tio signifas baldaŭan morton.
« Se vi aŭdintus la spiradobruon de la ĉevaloj, kiuj supreniris la deklivon !” rimarkigas Anatole Le Braz. Kvazaŭ forĝejaj bloviloj...
Je iu momento, ili longtempe samloke piedfrapis, kvazaŭ ili ne plu povus antaŭeniri. La hofobatoj tremigis la grundon, kaj fore sonoregis … Kaj subite, ĉio silentis. »
Nia foto : la statuo de l’Ankuo, en la preĝejo de Ploumiliau, kiu, laŭ la konfeso de la verkisto mem, estis lia « teruraĵo » en la infanaĝo.

samedi 10 octobre 2009

Signe de tempête ? / Anonco de ventego ?

 
Posted by Picasa

mardi 29 septembre 2009

"Ne me quitte pas" ("Ne forlasu min") en espéranto

"Ne me quitte pas", de Jacques Brel ("Ne forlasu min") en espéranto ...

Cliquez sur le titre du message pour voir la vidéo.

samedi 22 août 2009

Fiereco ... / Fierté ...

Je reviens de vacances très studieuses (eh oui, en retraite, on n'a plus de vacances ...) : je viens de passer et réussir mon brevet de secourisme, et aussi mon deuxième degré en apprentissage de la langue espéranto ... Oui, on peut applaudir !

Miaj ferioj ĵus finiĝis, sed mi multe laboris ! Fakte, mi sukcesis en breveto de sukurismo, kaj en la dua grado de Esperanto ... Justa ferieco, ĉu ne ?

jeudi 4 juin 2009

Himno al la Tero ... / Hymne à la Terre ...

(Vi povas auxskulti la "Himno al la Tero", en esperanto, klakante sur la titolon de tiu mesagxon / Vous pouvez écouter "L'Hymne à la Terre" en espéranto,en cliquant sur le titre de ce message).

Yann Arthus-Bertrand * estas tre konata franca fotisto, ĵurnalisto, reportero kaj ekologiista aktivulo. Li internacie famiĝis pro grandega kvanto kaj kvalito da mirindaj fotoj kaj dokumentaraj filmoj, plejparte faritaj el flugmaŝinoj, kaj pro belegaj libroj pri nia planedo
Ekde morgaŭ, la 5an de junio 2009, lia nova filmo "Home" (hejmo / en la franca : le chez soi) estos prezentita al la publiko.
Prezento videblas interrete en FR ĉe :
Retejo de la projekto Home (kun elektebleco en EN) : http://www.home-2009.com/fr/index.html
Youtube (FR, EN, DE, ES) : http://www.youtube.com/homeprojectFR
Facebook : http://www.facebook.com/pages/HOME-WATCH-THIS-MOVIE/57902450052?ref=ts
Jen traduko de la unua paragrafo de la prezento de la projekto "Home" ĉe Youtube :

Himno al la Tero
HOME estas odo al la planedo kaj al ĝia damaĝebla ekvilibro. Per ĉirkaŭiro de la mondo en pli ol 50 landoj viditaj el la ĉielo, Yann Arthus-Bertrand kondukas nin en malbanala vojaĝo ĉirkaŭ la planedo, por ĝin kontempli (meditrigardi) kaj ĝin kompreni. Sed HOME ne estas engaĝita dokumentara filmo, ĝi estas mirinda kinematografa objekto. Ĉiu plano estas surpriza kaj montras al ni la Teron, nian Teron, tiel, kiel ni neniam vidis ĝin. Ĉiu bildo metas nin fronte al tio, kion ni estas detruantaj kaj al ĉiuj tiuj mirindaĵoj, kiujn ni povas ankoraŭ protekti. "Vidita el la ĉielo, oni bezonas malpli da klarigoj". La percepto, kiun oni tuj havas estas pli tuja, intuicia, emociiga. HOME iras rekte tuŝi la sentemon de ĉiu el ni kaj konsciigas, ke ni devas ŝanĝi nian rigardon al la mondo. HOME pritraktas la grandajn ekologiajn demandojn, kiujn ni alfrontas, kaj montras al ni kiel ĉio interagadas sur nia planedo.

Tamen,
estas bedaŭrinde, ke per la titolo, kiun li elektis, "Home", eble sub influo de reklamkonsilistoj, Yann Arthus-Bertrand subtenas kaj pravigas la propagandon de la brita ĉefministro Gordon Brown, kiu volas fari el la angla la lingvon de la mondo (Video subtitolita en EO, EN, FR, IT) .
La angla estas la lingvo de du el la potencoj, kiuj havigis al la tuta mondo la plej malbonan ekzemplon de konduto rilate al la elĉerpeblaj kaj nerenovigeblaj resurcoj, kiuj plue influas, per la angla, la pensmanieron de la tuta homaro, la manieron rigardi la mondon, kiuj plej multe kontribuis kaj plue kontribuas al detruado de nia planedo. Tion ĝuste montras dokumentaraj filmoj de Yann Arthus-Bertrand, ekz. pri Monsanto, la ekspluatado de nafto en Alasko, ktp (longega estus la listo). La angla similas al invadema herbo, kiu malaperigas la ceterajn. Cetere, kiam li kreis kaj proponis "Basic English“, kun aprobo de Winston Churchill kaj Franklin Roosevelt, en 1934, C. K. Ogden skribis : "Plej utilus al la mondo plia milo da mortintaj lingvoj — kaj unu plia vivanta" (“What the World needs most is about 1000 more dead languages – and one more alive“, laŭ “Time“, 12an de marto 1934). La tuta homaro estu tre atentema pri la mistifika parolado de la brita ĉefministro, pri La « donaco » de Gordon Brown al la mondo. La angla estas ilo de superregado, militarmilo : “Mi estas tre interesata pri la demando de baza angla lingvo. La disvastigita uzado de tio estus gajno multe pli daŭra kaj fruktodona ol la aneksado de grandaj provincoj“ (Churchill, en letero al BBC, julio 1943). La "granda provinco", kiun strebas nun aneksi Britio, kun pasiva aŭ aktiva kunkulpeco de politikaj organizoj, nomiĝas Eŭropa Unio. Ni pensu pri tio dum la eŭropaj balotoj 2009 !

* Notoj :
Estus oportune redakti, eĉ koncize, artikolon pri Y. A.-B. en Vikipedio. Tempo mankas al mi.
La filmo estos tradukita en, minimume, 14 lingvojn. Kial ne en Esperanton ? Tempo mankis al mi por trovi kontakteblecon.
Sendepende de tio, aŭskultebla estas la tre bela “Himno al la Tero“ aŭdebla ĉe la ĉefpaĝo de "Festival de la Terre“ (Festivalo de la Tero) : http://www.festivaldelaterre.org/
Spektebla kaj aŭskultebla ĉe : http://www.youtube.com/watch?v=RR94x-KMeuA
Partituro (PDF) : http://www.ipernity.com/doc/28697/1719002

---

Yann Arthus-Bertrand * est un photographe, journaliste, reporter et militant écologiste français très connu. Il a acquis une renommée internationale pour la grande quantité et qualité de photos et de documentaires admirables faits pour la plupart à partir d'aéronefs, et des livres superbes sur notre planète.
Son nouveau film "Home" (en français : le chez soi) sera présenté au public à partir de demain, 5 juin 2009.
La présentation réticulaire peut être vue en FR sur :
Site du projet Home (avec choix en EN) : http://www.home-2009.com/fr/index.html
Youtube (FR, EN, DE, ES) : http://www.youtube.com/homeprojectFR
Facebook : http://www.facebook.com/pages/HOME-WATCH-THIS-MOVIE/57902450052?ref=ts
Voici le premier paragraphe de la présentation du projet "Home"sur Youtube :

Hymne à la Terre
HOME est une ode à la planète et à son fragile équilibre. Par un tour du monde dans plus de 50 pays vus du ciel, Yann Arthus-Bertrand nous emmène dans un voyage inédit autour de la planète, pour la contempler et la comprendre. Mais HOME n'est pas qu'un documentaire engagé, c'est un magnifique objet cinématographique. Chaque plan est à couper le souffle et nous montre la Terre, notre Terre, comme jamais nous ne l'avons vue. Chaque image nous met face à ce que nous sommes en train de détruire et à toutes ces merveilles que nous pouvons encore préserver. "Vu du ciel, on a besoin de moins d'explications". La perception que l'on a est plus immédiate, intuitive, émotionnelle. HOME va directement toucher la sensibilité de chacun d'entre nous et nous faire prendre conscience que nous devons changer notre regard sur le monde. HOME traite des grandes questions écologiques auxquelles nous sommes confrontés et nous montre comment tout interagit sur notre planète.

Cependant,
il est regrettable que, par le titre qu'il a choisi, "Home", peut-être sous l'influence de conseillers en réclame, Yann Arthus-Bertrand soutienne et donne raison à la propagande du premier ministre britannique Gordon Brown qui veut faire de l'anglais la langue du monde (Vidéo sous-titrée en EO, EN, FR, IT).
L'anglais est la langue de deux des puissances qui ont donné au monde entier le plus mauvais exemple de conduite par rapport aux ressources épuisables et non renouvelables, qui continuent d'influencer, au moyen de l'anglais, la façon de penser de l'humanité tout entière, la manière de regarder la monde, qui ont le plus contribué et continuent de contribuer à la destruction de notre planète. C'est ce que montrent justement des films documentaires de Yann Arthus-Bertrand, par exemple à propos de Monsanto, de l'exploitation du pétrole en Alaska, etc. (la liste serait très longue). L'anglais ressemble à une herbe envahissante qui fait disparaître les autres. D'ailleurs, lorsqu'il créa et proposa le "Basic English“, avec l'approbation de Winston Churchill et de Franklin Roosevelt, en 1934, C. K. Ogden écrivit : “Plus utile serait au monde un millier de langues mortes en plus — et une vivante de plus“ (“What the World needs most is about 1000 more dead languages – and one more alive“, selon “Time“, 12 mars 1934). Par conséquent, l'humanité tout entière doit être très attentive au discours mystificateur du premier ministre britannique, au « cadeau » de Gordon Brown au monde. L'anglais est un instrument de domination, une arme de guerre : ““Je suis très intéressé par la question de la langue anglaise basique. L'utilisation propagée de ceci serait un gain bien plus durable et profitable que l'annexion de grandes provinces““ (Churchill, dans une lettre à la BBC, juillet 1943). La "grande province", que la Grande-Bretagne s'efforce maintenant d'annexer, avec la complicité passive ou active de la quasi totalité des formations politiques, se nomme Union européenne. Pensons-y lors des élections européennes 2009 !


* Notes :
Le film sera traduit en, au moins, 14 langues
Indépendemment de cela, il est possible d'écouter le très bel “Himno al la Tero“ (Hymne à la Terre) sur la page d'accueil du "Festival de la Terre“ : http://www.festivaldelaterre.org/
Qui peut être vu et entendu sur : http://www.youtube.com/watch?v=RR94x-KMeuA
Partiture (PDF) : http://www.ipernity.com/doc/28697/1719002

##

Surbaze de informoj de stefano Keller (CH), mi enretigis tre longan liston de
Atentigoj de Google pri Esperanto kaj EU-balotoj 2009 ĉe :
http://www.ipernity.com/blog/32119/156827


---

Sur la base d'informations de Stefano Keller (CH), j'ai mis en ligne une très longue liste d'
Alertes Google à propos de l'espéranto et des élections européennes 2009 sur :
http://www.ipernity.com/blog/32119/156827

===

La nuna komuniko apera ankaŭ ĉe :
http://www.ipernity.com/blog/32119/156839

Le présent communiqué apparaît aussi sur :
http://www.ipernity.com/blog/32119/156841


===

Enskribiĝo kaj malenskribiĝo al tiu informlisto laŭ simpla peto
Inscription et désinscription à cette liste d'information sur simple demande.
Tiuj ĉi informoj estas libere uzeblaj, prefere kun mencio de la fonto.
Ces informations sont librement utilisables, de préférence avec mention de la source.
Henri Masson
http://www.ipernity.com/home/32119
espero.hm(ĉe)wanadoo.fr

dimanche 12 avril 2009

Citajxo / Citation.

"La civila malobeo estas la malforigebla rajto de cxio civitano. Li ne povus gxin abdiki, sen fini homo esti."
Gandhi, "Cxiuj homoj fratoj estas".

"La désobéissance civile est le droit imprescriptible de tout citoyen. Il ne saurait y renoncer, sans cesser d'être un homme".
Gandhi, "Tous les hommes sont frères".

vendredi 10 avril 2009

"Staru ĉe mi" / "Stand by me" ...

Kiel Esperanto, la muziko estas internacia lingvo ...

http://vimeo.com/moogaloop.swf?clip_id=2539741

(Vi povas klaki sur la titolo de la mesaĝo)
(Cliquez sur le titre du message).

mercredi 1 avril 2009

La klasnululo (Jacques Prévert) / Le cancre.

Jen pluraj proponoj por la traduko de la poezio "Le cancre", de Jacques prévert ...
("Kiom da kapoj, tiom da opinioj aux da cxapoj" {Zamenhof} :(Prov., La Fontaine)

La mia :
La klasnululo (Jacques Prévert)

Li diras "ne" per la kapo
Sed li diras "jes" per la koro
Li diras jes al tio, kion li sxatas
Li diras ne al la instruisto
Li staras
Oni lin demandas
kaj cxiuj la problemoj metitaj estas.
Subite li nebrideble ridegas
Kaj li cxion forvisxas
La ciferojn kaj la vortojn
La datojn kaj la nomojn
La frazojn kaj la kaptilojn
Kaj malgraux la instruitominacoj
Sub la huadoj de la mirinfanoj
Per kretoj de cxiaj koloroj
Sur la nigra tabulo de la malfelicxo
Li desegnas la vizagxon de la felicxo.

Mireille Corobu :
La Mallernanto.

Kape li neas
Kore li jesas
Jesas kiam ŝatas
Neas kiam lernas.
Li staras, alfrontas:
Kiu kaj kie...? Kiam kaj kial...?
Hajlas kivortoj ĉiaj
Subite ridego fuzas
Kaj ĉion li forviŝas
Ciferojn, vortojn,
datojn, nomojn, frazojn
Insidojn de la instruisto
Kaj kontraŭ liaj admonoj,
Dum huadas aliaj infanoj,
Per multe da koloraj kretoj
Sur iu suferiga tabulo nigra
La feliĉon bildigas vizaĝa.

Dominique Pellé :
La klasazeno (Jacques Prévert)


Li kapneas
Sed elkore jesas
Li jesas al tio, kion li ŝatas
Li neas al la instruisto
Li staras
Oni lin pridemandas
Kaj ĉiuj problemoj tieas
Subite li ekridegas
Kaj forviŝas ĉion
La ciferojn kaj la vortojn
La datojn kaj la nomojn
La frazojn kaj la falilojn
Kaj spite la minacojn de la majstro
Sub la huadoj de la plej lertaj infanoj
Per kretoj de ĉiuj koloroj
Sur la nigra tabulo de malĝojo
Li desegnas la vizaĝon de feliĉo.

Emile Rébillon :
Li neas kape
Sed jesas kore
Kion li amas, li jesas
La instruiston, li neas
Staras li
Demandas lin oni
Kaj ĉiuj problemoj kuŝas
Li ekridegas
Kaj la tutan, li forviŝas
Ciferojn kaj vortojn
Datojn kaj nomojn
Frazojn kaj kaptilojn
Kaj malgraŭ instruistaj minacoj
Sub mirinfanaj huadoj
Per koloraj kretoj
Sur la nigra tabulo del malfeliĉo
Li desegnas vizaĝon del feliĉo.

Pierre Le Vern : La klasnululo.

Li kapneas
Sed li korjesas
Li jesas al tiu, kiun li amas
Li neas al la instruisto
Li staras
Oni lin pridemandas
Kaj ĉiuj problemoj estas starigitaj
Subite li nereteneble ridegas
Kaj li forviŝas ĉion
La ciferoj kaj la vortoj
La datoj kaj la nomoj
La frazoj kaj la insidoj
Kaj malgraŭ la instruisto-minacoj
Sub la huadoj de mirinfanoj
Per buntaj kretoj
Sur la nigra tabulo de malfeliĉo
Li desegnas la vizaĝon de la feliĉo.



Le cancre (Jacques Prévert)

Il dit non avec la tête
Mais il dit oui avec le coeur
Il dit oui à ce qu'il aime
Il dit non au professeur
Il est debout
On le questionne
Et tous les problèmes sont posés
Soudain le fou rire le prend
Et il efface tout
Les chiffres et les mots
Les dates et les noms
Les phrases et les pièges
Et malgré les menaces du maître
Sous les huées des enfants prodiges
Avec des craies de toutes les couleurs
Sur le tableau noir du malheur
Il dessine le visage du bonheur.

lundi 30 mars 2009

Esperantista kongreso / Un congrès espérantiste.

Mi ĵus metis fotojn de la nacia (franca) kongreso de "AFCE" (Franca asocio de la esperantistaj fervojistoj), kiu okazas en Plounéour-Ménez (Okcidenta Bretonio). Fakte, la kempera klubo (kie mi lernas la internacian lingvon) partoprenas tiun asocion.
Multaj personoj povis viziti oldegajn preĝejojn, admiri bretonajn kalvariojn, ktp ...
En Guimiliau, skvaro "Zamenhof" estis inaŭgurita (la unua en la departemento "Finistère").
Ankaŭ : Mi havas la plezuron informi vin, ke mi trapasis kaj sukcesis la unuagradan ekzamenon pri la progreso en esperanto ... !

Kompreneble, mi multe dankas miajn instruistojn : la unua, Josette Ducloyer, la dua, Jean Mével (kiu tre bone organizis tiun kongreson !), kaj mia amiko Pierre Le Vern ...
Mi nun esperas, ke mi estos sufiĉe preta por prezenti min al la Dua Grado, dum la kunvenoj de Plouezec, en aŭgusto !


En français : Je viens de placer des photos du congrès national de l'AFCE (Association française des cheminots espérantistes), qui se tient à Plounéour-Ménez (Bretagne occidentale). En effet, le club de Quimper (où j'apprends la langue internationale) fait partie de cette association.
De nombreuses personnes ont pu visiter des églises très anciennes, admirer des calvaires bretons, etc ...
A Guimiliau, un square "Zamenhof" (le premier du département du Finistère été inauguré). Ludwig Zamenhof est l'initiateur de la langue internationale espéranto.
Enfin ... :
J'ai le plaisir de vous annoncer que j'ai obtenu le "Premier Degré", un examen qui marque la progression dans l'apprentissage de l'espéranto ...

Je remercie bien sûr mes professeurs successifs : Josette Ducloyer, Jean Mével (qui a si bien organisé ce congrès !) et mon ami Pierre le Vern ...
J'espère à présent être suffisamment prêt pour me présenter au Second Degré, lors des rencontres de Plouézec, en août prochain ... !

mercredi 25 mars 2009

Pluvotago / Jour de pluie.

Pluvotago.

Ekstere, la fulmotondro muĝis, kaj mi ne ankoraŭ imagus, ke la pordo tiom fortege malfermiĝus … Senfine pluvis dum tiu-chi nokto.
En tiu praa tempo, la bitumo ne ankoraŭ invadis la urbon, kaj la feritaj radoj de ladoktorkariolo tintis sur la pavimoj, ĝis la pinto de la belfrido, kies sonoriloj ektondradis …
La akvo alvalis, sen obstaklo, kun kontinuaj tromboj, lesivante la forĵetaĵojn ŝutitajn tra la fenetroj, ekde tiom da tagoj.
Puriga, renoviganta, liberiga akvo, kiu novan tagon, evangelion, sciigis …
Virinoj, kovritaj per ĉapoj, el la proksimaj domoj alkuris, malrapidiĝis antaŭ la budo kiu ellasis fiŝfiodorojn, kaj eniris, dorskurbiĝante, la solidan loĝejon. Ŝi poste eliris, kaj dummomente restadis, interŝanĝante mallaŭte komentojn … Lastan etaĝon, kie la fenestroj preskaŭ kuniĝis, sur maldelikata kuŝejo, sub la tegmento kiu sub la plovo kraketadis, virinoj ankoraŭ rapidis, portante je du aŭ tri la gigantajn tinojn de la fiŝvendejo, plenigitaj per varma akvo.
La doktoro, mistere, diligentis …
La pluvo intensiĝis.
La virino eligis longan-raŭkan krion, leviĝis en fina kaj malmilda kunstreĉiĝo, kaj peze refalis sur la tavolon, naskante nubojn de blanka pulvoro…

Mi enmondiĝis …


Dankon al la korektist(in)oj !


Français :

JOUR DE PLUIE.

Dehors, l'orage grondait et je n'imaginais pas encore que la porte s'ouvrirait si violemment...
Il pleuvait sans cesse, cette nuit-là. En ces temps reculés, le bitume n’avait pas envahi la ville, et les roues ferrées de la carriole du docteur avaient résonné sur le pavé, jusqu’en haut du beffroi, dont les cloches sonnaient à toute volée…
L’eau dévalait, sans obstacle, en trombes ininterrompues, lessivant les immondices déversés par les fenêtres depuis tant de jours. Une eau purificatrice, rénovatrice, libératrice, qui annonçait un jour nouveau, un évangile…
Des femmes accouraient des maisons voisines, couvertes de leurs chaperons, ralentissaient devant l’échoppe qui exhalait des relents de poisson, puis pénétraient, voûtées, dans la solide demeure. Elles en ressortaient, et restaient quelques instants, échangeant à voix basse des commentaires…
Au dernier étage, où les fenêtres des maisons se rejoignaient presque, sur une couche grossière, sous le toit qui crépitait sous la pluie, des femmes se pressaient encore, portant à deux ou trois les énormes baquets de la poissonnerie, emplis d’eau chaude… Le docteur, mystérieusement, s’affairait…
La pluie redoubla. La femme poussa un long cri rauque, se souleva en une ultime contraction, brutale, puis retomba lourdement sur le matelas, faisant naître des nuages de poudre blanche....
Je venais au Monde.

Novjorko ... (Video) / New-York ...

Jen tre fama usona kanto tradukita al Esperanto de Vicen...
(Klaku sur la titolo de la mesaĝo)

Voici, en attendant un nouveau texte, une vidéo de "New-York, New-York", chantée en espéranto ...

(Cliquez sur le titre du message)

samedi 21 mars 2009

La printempo, hodiaŭ ! / Le printemps, aujourd'hui !

La printempo (Jacques Brel)

Printempe, printempe,
Mia koro kaj via koro blankvine repentritaj estas,
Printempe, printempe,
La geamorantoj iras preĝi Nian Damon de la Bona Tempo,
Printempe.


Por unu floro, unu rideto, unu ĵuro, por la ombro de unu rigardo,
Ridante ĉiuj junulinoj donos al vi siajn kisojn kaj ĉiujn siajn esperojn.
Vidu ĉiujn tiujn korojn, kiel artiŝokoj
Kiuj senfoliiĝas pulsante por sin proponi al la gapuloj,
Vidu ĉiujn tiujn korojn, kiel ĉarmaj cigaredstumpoj
Kiuj ridante ekbrulas por la fraŭlinoj de la metroo.


Printempe, printempe,
Mia koro kaj via koro blankvine repentritaj estas,
Printempe, printempe,
La geamorantoj iras preĝi Nian Damon de la Bona Tempo,
Printempe.


Por unu floro, unu rideto, unu ĵuro, por la ombro de unu rigardo,
Ridante tuta Parizo ŝanĝiĝos en kisoj, eĉ foje en Granda Vespero.
Vidu, tuta Parizo ŝanĝiĝas en paŝtejoj
Por aroj de amantoj kun ne prudentaj paŝtistinoj,
Vidu, tuta Parizo ludas la feston en la vilaĝo
Por beni sub la suno tiujn novajn geedziĝojn.


Printempe, printempe,
Mia koro kaj via koro blankvine repentritaj estas,
Printempe, printempe,
La geamorantoj iras preĝi Nian Damon de la Bona Tempo,
Printempe.

Por unu floro, unu rideto, unu ĵuro, por la ombro de unu rigardo,
Ridante, la tuta tero ŝanĝiĝos en kisoj kiu parolos pri espero.
Vidu tiun miraklon, ĉar tio fakte estas la lasta
Kio ankoraŭ sin proponas al ni sen devi voki ĝin,
Vidu tiun miraklon kiu devus alveni :
Estas la unua ŝanco, la sola de la jaro.


Printempe, printempe,
Mia koro kaj via koro blankvine repentritaj estas,
Printempe, printempe,
La geamorantoj iras preĝi Nian Damon de la Bona Tempo,
Printempe, printempe, printempe.

Dank'al Petro por la korektoj !


LE PRINTEMPS (Jacques Brel)

Au printemps, au printemps,
Et mon coeur et ton coeur sont repeints au vin blanc,
Au printemps, au printemps,
Les amants vont prier Notre Dame du bon temps,
Au printemps.

Pour une fleur, un sourire, un serment, pour l'ombre d'un regard,
En riant toutes les filles vous donneront leurs baisers et puis tous leurs espoirs.
Vois tous ces cœurs, comme des artichauts
Qui s'effeuillent en battant pour s'offrir aux badauds,
Vois tous ces cœurs, comme de gentils mégots
Qui s'enflamment en riant pour les filles du métro.

Au printemps, au printemps,
Et mon coeur et ton coeur sont repeints au vin blanc,
Au printemps, au printemps,
Les amants vont prier Notre Dame du bon temps,
Au printemps.

Pour une fleur, un sourire, un serment, pour l'ombre d'un regard,
En riant tout Paris se changera en baisers, parfois même en grand soir.
Vois, tout Paris se change en pâturages
Pour troupeaux d'amoureux aux bergères peu sages.
Vois, tout Paris joue la fête au village
Pour bénir au soleil ces nouveaux mariages.

Au printemps, au printemps,
Et mon coeur et ton coeur sont repeints au vin blanc,
Au printemps, au printemps,
Les amants vont prier Notre Dame du bon temps,
Au printemps.

Pour une fleur, un sourire, un serment, pour l'ombre d'un regard,
En riant toute la terre se changera en baisers qui parleront d'espoir,
Vois ce miracle, car c'est bien le dernier
Qui s'offre encore à nous sans avoir à l'appeler.
Vois ce miracle qui devait arriver :
C'est la première chance, la seule de l'année.

Au printemps, au printemps,
Et mon coeur et ton coeur sont repeints au vin blanc,
Au printemps, au printemps,
Les amants vont prier Notre Dame du bon temps,
Au printemps, au printemps, au printemps.

jeudi 19 mars 2009

Operacio "Flavaj sakoj" / "Opération "Sacs jaunes".

Operacio « Flavaj sakoj ».

Ekde jam - aŭ sole - tri horoj, ili mekanike moviĝas, kondiĉitaj per iliaj ujaĵoj … Ili (aŭ ŝi ?) malaperas en siaj grandaj kombineosakoj, kiuj antaŭlonge estis blankaj …
Tiuj specoj de « Babigroj », dikaj kaj groteskaj, nun ŝaŭmas brunajn, aŭ sablkolorajn, aŭ nigrajn, aŭ krudajn, likaĵerojn laŭ la enteno de la veneno.
El ili, oni nur ekvidas, de la duno, tri kolorojn, kiuj neniam konfuziĝos kun tiuj de la tute proksima maro : bruna, malpura blanka, kaj … flava.
Oni donis al ilin flavajn sakojn. Flavaj, same kiel tiuj de la kampadejoj, kie oni metis belajn lignajn trogojn, markitajn « Puraj Ferioj » !
Ĉiu el tiuj ektoplasmuloj estas senespera volontulo, kiu eĉ ne plus havas la forton bleki sian koleron : Tio, bona estis antaŭ longtempe …
La malgranda oldulo, flekiĝita, persistega, obstina, senfine ŝarĝas sian flavan sakon per gluecan kaj fetoranta mazuto, sole deklarante, de tempo al tempo : « Jam, en 1978, la Amoko … »
Kaj li kantetas, freneza li estas...

Mi skribis tion tekston post la petrola alfluo de la petrolo-ŝipo "Erika", en 1999.

Mi multe dankas Petro por la korektoj !

Opération « Sacs jaunes ».

Depuis déjà (ou seulement ?) trois heures, ils se déplacent, mécaniquement, conditionnés par leurs emballages… Ils (ou elles ?) disparaissent dans leurs grands sacs-combinaisons, qui ont été blancs… Ces sortes de Babygros, gros comme grotesques, bavent à présent de coulures brunes, ou beiges, ou noires, ou écrues, selon la teneur du poison.
D’eux, on n’aperçoit de la dune que trois teintes, qui ne se confondront jamais avec celles de la mer toute proche : brun, blanc sale, et … jaune.
On leur a donné des sacs jaunes. Jaunes comme ceux des campings, là où on a placé de beaux bacs en bois, marqués « Vacances Propres » !
Chacun de ces zombies est un volontaire désespéré, qui n’a même plus la force de hurler sa colère : ça, c’était bon il y a longtemps…
Le petit vieux, couché, acharné, têtu, charge interminablement son sac jaune de mazout gluant et puant, déclarant tout seul, de temps à autre : « Déjà, en 78, l’Amoco… » Et il chantonne, il est fou…

J’ai écrit ce texte après la marée noire de l’Erika, en 1999.

jeudi 1 janvier 2009

Bonajn votojn por 2009 ! / Meilleurs voeux pour l'année 2009!

Vi, la popolo, la povon vi havas !
La povo igi bela kaj libera la vivon,
La povo fari el tiu vivo
Mirindan aventuron.
Nu, je nomo mem de la Demokratio,
Ni, tiun povon servigu,
Necesas Ni cxiuj unuigxi.
Interbatali por nova Mondo necesas,
Humaneca Mondo, kiu al cxiu donos
La okazon labori,
Kiu al la junularo estontecon alportos,
Kaj, al la maljunularo, la sekurecon.

(Charlie Chaplin, en "la diktatoro", 1940)

La jaro 2009, alportu al vi cxiujn viajn dezirojn, kaj, cxefe, la sanon !


Vous, le peuple, vous avez le pouvoir,

Le pouvoir de rendre la vie belle et libre,

Le pouvoir de faire de cette vie

Une merveilleuse aventure.

Alors au nom même de la Démocratie,

Utilisons ce pouvoir,

Il faut tous nous unir,

Il faut tous nous battre pour un monde nouveau,

Un monde humain qui donnera à chacun

L’occasion de travailler,

Qui apportera un avenir à la jeunesse

Et à la vieillesse la sécurité.



(Charlie Chaplin dans "le dictateur" en 1940.)


Que l’année 2009 vous apporte tout ce que vous souhaitez, et surtout le bien le plus précieux: la santé ... !
Bonnes fêtes et meilleurs vœux !!!

lundi 1 septembre 2008

Envio… ("Verkoj de mia vivo") / Envie ... ("Ecrits de vie")

Envio…

En la Armilaro de Brest, ĉiu jaro por Kristnasko, Paĉjo fabrikis por ni veturilojn, uzante la metaldefalaĵojn de sia ateliero. Mi amegis tiajn veturilojn, sed mi faris kaŝan revon : Mi enviis mian najbaron, kiu posedis ravan arganon, unu metron alta, tut metala, kun motorizata movo… Mi fantaziis, ke mi estis la kondukisto de tiu maŝino, kapvestita per la reglementa kasko, mi estis la laborlokmastro !

Mi konfendicis tiun envion al mia patrino, kiu konsilis al mi ne paroli pri tio, por ne senrevigi mian patron…

Do, mi moderigis miajn petojn : Mi kontentiĝus kun la krankmodelo, sen motoro…

Sed tio ne sufiĉis.


Mi multe dankas Petro Le Vern (Francio) por la korektojn !


ENVIE …

A l’Arsenal, tous les ans, papa nous fabriquait, pour Noël, des voitures, à partir des chutes de métal de son atelier. J’aimais beaucoup ces voitures, mais j’avais un rêve secret : j’enviais mon voisin, qui possédait une magnifique grue, d’un mètre de hauteur, toute en métal, avec mouvement motorisé… Je m’imaginais conducteur de cet engin, coiffé du casque réglementaire, maître du chantier !

Je confiai cette envie à ma mère, qui me conseilla de ne pas en parler pour ne pas décevoir mon père…

J’ai alors modéré mes demandes : Je me serais contenté du modèle… à manivelle, sans moteur…

Mais cela n’a pas suffi.

MI HAVAS, EN LA PULMOJ … / J'ai dans les poumons ...

MI HAVAS, EN LA PULMOJ …


Louis Bertholom estas poeto kaj verkisto de la regiono de Fouesnant (apud Quimper, en Bretonio). Li ĉeestis en stilateliero, kiun Agnès (la animantino) organizis en la librobutiko « Arlequin » (« Arlekeno »). Li deklamis kelkajn kreaĵojn siajn, kaj poste Agnès proponis al ni kaj al la veninta publiko, eltiraĵon (malsupren) de unu el liaj poemoj : « Mi havas en la pulmoj… ». Ni devis uzi tiajn vortojn en propra verko…


Jen la poemo de Louis Bertholom (eltiraĵo) :

Mi havas en la pulmoj

Multajn ŝtormojn,

En la vejnoj

La humon, la frukton kaj la febron,

En la okuloj

La akrasiblan krion de la albatrosoj

Kaj la teruron de la lupoj…


Jen nun mia teksto :

Mi havas, en la pulmoj…

Mia lando? La maro… Kaj la mia estas la «Iroise». Multaj ŝtormoj, marmeze, for de Brest, ofte gvidis min al la ĉirkaŭaĵo de la Ouessant Insulo : La kapelo Sankta-Samson, Raguenez, Barnenez, Molène « la Ŝtoneto »…
Ouessant, mia unua posteno. Turista ŝoseo, de Argenton al Portsall. Patraj ferioj, la tutan julion, dum dek kvin jaroj. Ĉiuj golfetoj iĝis intimaj al mi…
Mi havas en la pulmoj, ekde tiam, odorojn, kaj kriojn.

Odoroj de Ouessant, 1975 : La pafkrakanta kaj antikva motorciklo de la lernejestro, kiu iras fiŝi.
Odoro de mia unua petrola alfluo, ankaŭ. Nigra odoro de la senfina agonio de la « caudillo » Franco, odoro de la « Olympic Bravery ». Unuaj ŝtormoj kaj ribeloj, antaŭ la disrabado, kaj fronte al la malsana knabo de mia klaso, por kiu mi nenion povas fari.

Mi havas en la pulmoj la malpuron kaj la ŝlimon de la « Amoco Cadiz ». Fetoro, por ĉiam ankrita, de Kersaint al Brest. Mortintaj birdoj, gluecaj botoj, mazuto ĝis miaj genuoj, nudaj manoj… Kreteno mi!

Ŝtormoj kaj persistaj fiodoroj de la grenadoj kaj de la fumbomboj, fronte al la subprefektejo. Korŝirantaj krioj de la albatrosoj de « Ile Grande »…
« Albatrosoj, silentu ! » Mi havas en la pulmoj dampitan
blekadon : Neniam diru la veron al infanoj !
Infanoj, adu kredi, ke la mazutumita birdo savebla estos ; adu kredi, mi petas, ke tiu fojo estis la lasta…

Mi havas, en la okuloj, la glaŭkan kaj desperan lumeton de tiu, kiu ankoraŭ sukcesas mensogi al la infanoj...


Mi multe dankas Pascal Vilain (Francio) por la korektoj...


Louis Bertholom, poète-écrivain breton du pays de Fouesnant, était présent à un atelier d'écriture que nous avons organisé à la librairie "Arlequin", à Fouesnant. Après qu'il ait déclamé quelques-unes de ses oeuvres, Agnès (l'animatrice de notre atelier) nous a proposé un extrait (ci-dessous) de l'un de ses poèmes: "J'ai dans les poumons...", et nous avons tenté d'utiliser ces lignes dans une production...



J’AI DANS LES POUMONS …

Ma terre ? la mer… et la mienne, c’est l’Iroise. Bien des tempêtes, au large de Brest, m’ont conduit souvent dans les parages d’Ouessant : Chapelle Saint-Samson, Raguenez, Barnenez, Molène le caillou …

Ouessant, mon premier poste. Route des touristes, d’Argenton à Portsall. Congés du père, mois de juillet, durant quinze ans. Toutes les criques me sont familières…

J’ai depuis, dans les poumons, des odeurs, et des cris. Odeurs d’Ouessant, 1975 : La pétaradante moto antique du directeur de l’école, qui part à la pêche, et ma première marée noire, aussi. Odeur noire de la mort interminable du « caudillo » Franco, odeur de l’Olympic Bravery. Premières tempêtes et révoltes, devant le saccage, et face à l’enfant malade de ma classe, pour lequel je ne peux rien faire.

J’ai dans les poumons la crasse et la boue de l’Amoco Cadiz. La puanteur, ancrée à jamais, de Kersaint à Brest. Oiseaux morts, bottes gluantes, mazout jusqu’aux genoux, mains nues, crétin… Tempêtes et relents des grenades et des fumigènes, devant la sous-préfecture. Cris déchirants des albatros de l’Ile Grande.

Albatros, taisez-vous ! J’ai dans les poumons un hurlement étouffé : Il ne faut pas dire la vérité aux enfants ! Enfants, continuez de croire qu’un oiseau mazouté peut être sauvé, continuez de croire que c’était la dernière…

J’ai dans les yeux le flou glauque et désespéré de celui qui ment aux enfants.

La amo al la kanto. ("Verkoj de mia vivo")

La amo al la kanto.

Senhalte, dum la tuta tago, ŝi kantis. Mia patrino pasiiĝis per kantado. Ŝi aŭdigis varian repertuaron, de operetoj al kanzonoj de la korsika kantisto Tino Rossi, kaj ŝi sekvigis gurdaĵojn kaj silabokantojn. De la mateno ĝis la vespero, de la banĉambro al la salono, dum la plenumado de siaj taskoj, dum la lavado de manĝiloj aŭ vestaĵoj, ŝi kantadis.« Tio kuraĝigas », ŝi diremis. Ŝi ĉiam eĥis, kiam ŝi malĝustis, aŭ kiam ŝi eraris pri la paroloj.

Mi havas la saman trajton, kian havis Panjo. Mi ŝategas kanti, ĉie ajn, kie mi troviĝas. Estas bezono, dolĉa drogo! Ofte mi preferas kanteti ol kanti. Sed… kun la samaj postuloj pri precizo, pri rigoro.

Mi ne havas la saman repertuaron: jen la nura diferenco.

Same kiel kantadon, Panjo ankaŭ ŝategis… verkadon!